Baldur Ragnarsson

Libroj (originalaj kaj tradukitaj) aperintaj ĉe Mondial


Momentoj kaj meditoj, de Baldur Ragnarsson

Originala Poemaro:

Momentoj kaj meditoj

Poemoj 2015-2016
de Baldur Ragnarsson

ISBN 9781595693136
112 paĝoj. Mola bindo

La nova originala poemaro (kun poemoj el 2015-2016) de Baldur Ragnarsson, sendube unu el la plej elstaraj modernaj Esperanto-poetoj...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play.

Priskribo: La nova originala poemaro (kun poemoj el 2015-2016) de Baldur Ragnarsson, sendube unu el la plej elstaraj modernaj Esperanto-poetoj.

Jorge Camacho enkondukas jene: "Jen la sesa libroforme eldonita poemaro de Baldur Ragnarsson, Momentoj kaj meditoj: momentoj por mediti kaj meditoj por ajna momento. Baldur, la filo de Ragnar (ĝuste tion signifas la nefamilia nomo Ragnarsson en la islanda lingvo), revenas per la memoro al la teroj kaj veteroj de sia junaĝo, al iamaj paroloj kaj esploroj, eĉ al la siatempa ekkono de la fruaj tekstoj de ankoraŭ juna kaj freŝa lingvo nomata Esperanto. La senhaste promenanta aŭtoro jen kaj jen haltas por verki poemon kaj, samage, por haltigi la tempon. Ankaŭ ni, lingvaj amikoj aŭ idoj de Baldur, haltu plurfoje kun li, kun tiu ĉi libro enmane, por legi kaj frandi kontemple jen tiun jen alian mistere aŭ klare simplan poemon."


lau neplanitaj padoj

Originala poemaro:

laŭ neplanitaj padoj

de Baldur Ragnarsson

ISBN 9781595692566
104 paĝoj. Originala poemaro.

Malmultaj tiom kontribuis al la originala poezio, al la esea kaj la traduka artoj en Esperanto, kiel Baldur Ragnarsson, kiu antaŭ pli ol duon jarcento sur prizis la poeziamantojn per Ŝtupoj sen nomo (originala poemaro; Stafeto, 1959). Lia literatura lerto ligiĝas al la islanda humo... Tiun gravan kvaliton de lia verkado vi certe retrovos en laŭ neplanitaj padoj, enhavanta poemojn verkitajn dum la jaroj 2011 kaj 2012.  

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Ferenc Szilágyi skribis iam en Norda Prismo: "... lin [Baldur Ragnarsson] pelas la esploro de ĉio, kio kuŝas kaŝita en vi, en mi kaj en ĉiu homo de la unua historia balbuto. Lia literatura lerto ligiĝas al la islanda humo..."

Mondial aperigis tiel jam la okan libron, kiun Baldur Ragnarsson aŭ mem verkis aŭ tradukis por ni: Sendependaj homoj de Halldór Laxness (roman-traduko; 2007), La neceso akceptebla (originala poemaro; 2008), La Edda de Snorri Sturluson (traduko de unu el la ĉefaj prozaj fontoj de la skandinavia mitologio; 2008), Vundebla loko de Gerður Kristný (traduko de poemaro de moderna islanda poetino; 2009), La fontoj nevideblaj (originala poemaro; 2010), Sagao de Egil (traduko de unu el la ĉefaj el la kvardek t.n. Sagaoj de Islandanoj pri la vikingo, batalanto kaj poeto Egil Skalla-Grimsson; 2011), Sagao de la Volsungoj – kaj ĝiaj fontoj (traduko de la plej fama el la t.n. pratempaj islandaj sagaoj; 2011), kaj nun laŭ neplanitaj padoj (originalaj poemoj 2011-2012). 


La fontoj nevideblaj

Originala poemaro:

La fontoj nevideblaj

de Baldur Ragnarsson

ISBN 9781595691743
128 paĝoj. Originala poemaro.

Okaze de sia 80a naskiĝtago, la islanda Esperanto-poeto Baldur Ragnarsson mem pridonacis ŝatantojn de la originala Esperanto-literaturo - per tiu ĉi plej freŝa poemaro. La fontoj nevideblaj konsistas ĉefe el poemoj verkitaj inter 2008 kaj 2010.   

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: La admirinde riĉa imagomondo de la aŭtoro ankaŭ ĉi-volume kombinas legendojn, memorojn kaj observojn pri interhomaj rilatoj en profunde filozofia maniero.

Mondial aperigis entute ok librojn, kiun Baldur Ragnarsson aŭ mem verkis aŭ tradukis por ni:  laŭ neplanitaj padoj, enhavanta poemojn verkitajn dum la pasintaj du jaroj 2011 kaj 2012, Sendependaj homoj de Halldór Laxness (roman-traduko; 2007), La neceso akceptebla (originala poemaro; 2008), La Edda de Snorri Sturluson (traduko de unu el la ĉefaj prozaj fontoj de la skandinavia mitologio; 2008), Vundebla loko de Gerður Kristný (traduko de poemaro de moderna islanda poetino; 2009), La fontoj nevideblaj (originala poemaro; 2010), Sagao de Egil (traduko de unu el la ĉefaj el la kvardek t.n. Sagaoj de Islandanoj pri la vikingo, batalanto kaj poeto Egil Skalla-Grimsson; 2011), Sagao de la Volsungoj – kaj ĝiaj fontoj (traduko de la plej fama el la t.n. pratempaj islandaj sagaoj; 2011), kaj nun laŭ neplanitaj padoj (originalaj poemoj 2011-2012). 


La neceso akceptebla

Originala poemaro:

La neceso akceptebla

de Baldur Ragnarsson

ISBN 9781595690968
116 paĝoj. Originala poemaro.

En 2007 aperis ĉe Edistudio La lingvo serena kun ĉiuj ĝistiamaj poemoj kaj eseoj de Baldur Ragnarsson, kaj nur kelkajn monatojn poste Mondial jam povis publikigi tiujn ĉi tam novajn originalajn poemojn de la islanda verkisto, kreitajn en 2007 kaj 2008.  

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo:

"Ĉiam proksimas iu historio, kiu savas nin el la ŝajna mondo. Tre eble la historio estas la vero, la realo mem, malŝajnaj faktoj, kiuj ebligas al ni iri rektaj, kvankam pezas niaj kapoj."

(Baldur Ragnarsson)

Mondial aperigis entute ok librojn, kiun Baldur Ragnarsson aŭ mem verkis aŭ tradukis por ni:  laŭ neplanitaj padoj, enhavanta poemojn verkitajn dum la jaroj 2011 kaj 2012, Sendependaj homoj de Halldór Laxness (roman-traduko; 2007), La fontoj nevideblaj (originala poemaro; 2009-2012), La Edda de Snorri Sturluson (traduko de unu el la ĉefaj prozaj fontoj de la skandinavia mitologio; 2008), Vundebla loko de Gerður Kristný (traduko de poemaro de moderna islanda poetino; 2009), La fontoj nevideblaj (originala poemaro; 2010), Sagao de Egil (traduko de unu el la ĉefaj el la kvardek t.n. Sagaoj de Islandanoj pri la vikingo, batalanto kaj poeto Egil Skalla-Grimsson; 2011), Sagao de la Volsungoj – kaj ĝiaj fontoj (traduko de la plej fama el la t.n. pratempaj islandaj sagaoj; 2011), kaj nun laŭ neplanitaj padoj (originalaj poemoj 2011-2012). 


Sendependaj homoj

Sendependaj homoj

de Halldór Laxness
trad. Baldur Ragnarsson

ISBN 9781595690562
480 paĝoj. Romano.

Mondliteraturo en Esperanto: La epika romano Sendependaj homoj (1934-35) amplekse kaj profunde rakontas pri la kulturaj kredoj kaj vivoj de islandaj kamparanoj komence de la 20-a jarcento ĝis iom post la unua mondmilito.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: La romano temas pri Bjartur, evoluinta de farmlaboristo al fiera posedanto de propra ŝaf-farmo, pri lia lukto kontraŭ la detruaj fortoj de naturo kaj moderna socio kaj pri liaj klopodoj por certigi daŭran sendependecon por si mem kaj sia familio. Laxness vivece priskribas la kulturajn valorojn de la malriĉaj, pene kaj memsklavige laborantaj kamparanoj, iliajn kredojn, esperojn, etajn sukcesojn kaj grandajn perdojn, kaj iliajn ĉiutagajn vivojn.

Halldór Kiljan Laxness (1902-1998) estis la plej elstara inter islandaj verkistoj en la 20-a jarcento. Li verkis dek tri grandajn romanojn kaj kvin dramojn, multajn novelojn kaj eseojn kaj rememorajn librojn. Liaj verkoj estas tradukitaj en 43 lingvojn, kaj jen aldoniĝas traduko de unu el liaj grandaj romanoj, Sendependaj homoj, en Esperanton.

"La historio pri Bjartur ne estas ia izolita rakonto pri la vivo de unu homo, kiu sola batalas por sia sendependeco. Ĝi havas ankaŭ signifon pli ĝeneralan. Ĉie en la mondo, en ĉiuj landoj, troviĝas homoj similaj al tiu islanda farmisto. Kiam Sendependaj homoj aperis en Usono, iu recenzinto asertis, ke miloj kaj miloj da liaj similuloj loĝas en Novjorko sola. La historio de Bjartur estas mallongigo de la historio de ĉiuj homoj, kiuj jarcenton post jarcento vane penadis en sia batalado vivteni sin kaj siajn familiojn per siaj propraj fortoj, kun nur unu senindulga celo: fariĝi sendependaj." (Baldur Ragnarsson)


La Edda de Snorri

La Edda

de Snorri Sturluson
trad. Baldur Ragnarsson

ISBN 9781595690784
160 paĝoj. Sagao, mitologia rakonto.

Mondliteraturo en Esperanto: La Edda de Snorri Sturluson estas la ĉefa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj kaj la islanda.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: La vorto Edda estas iom enigma; ĝi aperas en unu malnova mitologia poemo en la signifo praavino; ĝia uzo por la libro de Snorri do eble aludas al tiaj antikvaj scioj, kiujn posedis pratempaj generacioj.

Snorri Sturluson (1179-1241), la aŭtoro de la libro ĉi tie prezentita en Esperanto-traduko, apartenis al potenca familio en Islando en tiu tempo, la t. n. Sturlungar. Malgraŭ komplikaj konfliktoj li sukcesis okupi sin pri verkado de grandiozaj verkoj, el kiuj elstaras la historio de la antikvaj norvegaj reĝoj, nomita Heimskringla, kaj la mitologia-poetika libro Edda.

(Baldur Ragnarsson)


Sagao de Egil

Sagao de Egil

de nekonata
trad. Baldur Ragnarsson

ISBN 9781595691897
222 paĝoj. Sagao, mitologia rakonto.

Mondliteraturo en Esperanto: Sagao de Egil apartenas al la kvardek t.n. Sagaoj de Islandanoj. Ilia temo estas personoj kaj eventoj ekde la ekloĝiĝa tempo de Islando en la lasta triono de la 9-a jarcento ĝis la unuaj du jardekoj de la 10-a jarcento.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: Kelkaj el la sagaoj rakontas pri la vivo de poetoj. El tiuj, "Sagao de Egil" estas la plej granda. Egil Skalla-Grimsson estas historia persono (ĉ. 910 ĝis ĉ. 990) kaj same la ĉefaj eventoj rakontitaj en lia sagao estas plej probable historiaj. La sagaoj ĝenerale havas historiajn kernojn, kiujn la aŭtoroj dramigis per konkretaj detaloj. "Sagao de Egil" prezentas grandiozan kaj neforgeseblan homon, kiu estas egalulo de reĝoj je volforto kaj sagaco kaj supera al ĉiuj kiel batalisto kaj poeto. Li estas vikingo, senindulga al tiuj, kiuj lin ofendas, kruda, okaze preskaŭ malhomeca, sed tiu krudeco estas mildigita per la humuro de la aŭtoro.
(Baldur Ragnarsson).


Sagao de la Volsungoj

Sagao de la Volsungoj

de nekonata
trad. Baldur Ragnarsson

ISBN 9781595692337
252 paĝoj. Sagao, mitologia rakonto.

Mondliteraturo en Esperanto: Sagao de la Volsungoj estas la plej fama de la t.n. pratempaj sagaoj, kiuj temas pri pranordiaj (ĝermanaj) mitologiaj herooj, kiuj laŭdire ekzistis antaŭ la ekloĝiĝa tempo de Islando en la 9a kaj 10a jarcentoj.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Verkita iam en la 13a jarcento de nekonata aŭtoro, la Sagao prenas sian nomon de la reĝa familio Volsungoj (isl. Völsungar). Ĝia bazo estas dek du antikvaj poemoj pri herooj, konservitaj en islanda manuskripto nomata Codex regius, kiu enhavas 39 mitologiajn poemojn pri dioj kaj herooj. Tiu kolekto de poemoj estas kutime nomata la Poezia Edda, kontraste al la Edda de Snorri Sturluson (1179-1241), kiu enhavas prozajn rakontojn pri la pranordaj dioj (trad. de Baldur Ragnarsson al Esperanto en 2008; eld. Mondial, Novjorko).

Ĉi nova libro entenas ambaŭ: la Sagaon de la Volsungoj kaj ties fonton, la dek du poemojn el la Poezia Edda — denove en la traduko de la islanda poeto Baldur Ragnarsson.

Kono de Sagao de la Volsungoj estas valora i.a. por admirantoj de la muzik-drama ciklo de Richard Wagner, La Ringo de la Nibelungoj, por kiu la komponisto uzis malpli multe la mezepokan germanan Kanton de la Nibelungoj ol oni ĝenerale supozas (kiu estas kortegana eposo, kiu ne kongruis kun la revolucia pensmaniero de Wagner), sed pli la paganan materialon kaj la emociajn sintenojn troveblajn en antikvaj heroaj poemoj de la nordo kaj en Sagao de la Volsungoj.