Detlef Karthaus

Libroj aperintaj ĉe Mondial


Hesse: Sidarto

Sidarto (Hinda poezia rakonto)

de Hermann Hesse
trad. Detlef Karthaus

ISBN 9781595691750
128 paĝoj. Romano.

Sidarto estas rigardata de kelkaj kiel kreema literatura interpreto de budhismaj principoj; kaj la usona verkisto Henry Miller eĉ konstatis: "Krei Budhon, kiu superas la ĝenerale akceptitan Budhon, estas nekredebla faro, ĝuste por germano.".

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: Mondliteraturo en Esperanto

En 1922, post multjara okupigho pri hinduismo kaj budhismo, la germana kaj svisa verkisto Hermann Hesse (1877-1962; Nobel-premio en 1946) publikigis sian romanon "Sidarto. Hinda poezia rakonto". La eventoj en la libro kondukas nin proksimume al la jaro 500 a.K., al la tempo de la fondinto de budhismo, Gotamo Budho. Ni sekvas la vivon de samtempulo de Gotamo, Sidarto, kaj ties serĉon de atmano, t.e. de la nedetruebla, unueca kaj eterna esenco de la spirito. La romano, konsistanta el du partoj kun kvar kaj ok ĉapitroj, strukture pli-malpli sekvas bazajn principojn de la budhisma instruo, la "Kvar noblajn verojn" kaj la "Noblan okeran vojon".

"Sidarto" estas la naŭa romano de Hermann Hesse. Ĝi estas rigardata de kelkaj kiel simpligita priskribo de hindaj religioj kaj filozofioj el okcidenta vidpunkto, sed entuziasme akceptita de aliaj kiel kreema literatura interpreto de budhismaj principoj; kaj la usona verkisto Henry Miller eĉ konstatis: "Krei Budhon, kiu superas la ĝenerale akceptitan Budhon, estas nekredebla faro, ĝuste por germano."

La traduko de Detlef Karthaus nuancite redonas la simplecon kaj poeziecon de la germana originalo


Hesse: Demian

Demian (La historio de la junaĝo de Emil Sinkler)

de Hermann Hesse
trad. Detlef Karthaus

ISBN 9781595690661
144 paĝoj. Romano.

En la jaro 1919, la germana-svisa verkisto kaj posta nobelpremiito Hermann Hesse (1877 – 1962) publikigis sian parte aŭtobiografian romanon Demian sub la pseŭdonimo Emil Sinclair (Sinkler). Ĝi estas romano pri la ofte komplika vojo de junuloj al sintrovo aŭ memrekono, antaŭ ĉio de tiuj junuloj kiuj, kiel Hesse mem, kiel adoleskuloj sentis sin pli soluloj ol partoj de grupoj de samaĝuloj. 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: Hesse tenas la lingvaĵon kaj la agad-strukturon de la romano tre simplaj, ne nur por rekte komprenigi sin al junuloj, sed precipe por fokusigi la atenton de la legantoj al la interna evoluo de la ĉefa heroo. Hesse estis tiam adepto de psikanalizo, kaj la romano povas esti komprenata kiel studo de la evoluo de juna homo el la vidpunkto de psikanalizo. 
Samtempe, Hermann Hesse enplektis en la historion de Sinkler multon el sia propra junaĝo: sian rilaton al sia familio, siajn deprimojn, siajn misvojojn, la serĉon de amo kaj vera amikeco, kaj sian fojan samseks-erotikan rilaton. La figuro de Demian, gvidanto kaj savanto de Sinkler en la romano, estas rigardata kaj kiel amiko de Sinkler, kaj kiel personigita parto de Sinkler mem. La Kain-signo, kiun, en la romano, homoj rekonintaj sin mem, portas sur sia frunto, kaj la societo de tiuj portantoj de la Kain-signo, rilatas al la Societo de Monte Verità en Svislando, al kiu Hesse apartenis, kaj kiu en la komenco de la 20-a jarcento estis komunumo de artistoj kaj elirpunkto de pluraj modernaj kaj alternativaj movadoj.
Kun Steppenwolf (Stepolupo)Siddharta (Sidharto) kaj Das Glasperlenspiel (La Ludo de Vitraj Perloj), Demian apartenas al la ĉefaj verkoj de Hesse kaj siatempe rapide fariĝis sukcesa kultlibro por adoleskaj homoj.


Telenio

Telenio

de Oscar Wilde k.a.
trad. Detlef Karthaus

ISBN 9781595692788
238 paĝoj. Romano.

"Telenio" estas tre eksplicita erotika romano, unue eldonita en Londono en 1893. La aŭtoro de la verko restas certagrade mistera. Ekzistas ĝenerala konsento ke ĝi estas verko de grupeto, sed ĝi plej ofte estas atribuita al Oscar Wilde. 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8" x 5" (20,3 cm x 12,7 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: La romano priskribas la pasian amaferon inter Kamilo Des Grieux, juna viro el familio de alta socia rango, kaj la hungara pianisto Reneo Telenio, en la fino de la 19a jarcento en Londono.

La romano estas signifa kiel unu el la unuaj pecoj de moderna anglalingva erotika literaturo traktanta samseksamajn rilatojn. Pro ĝia riĉa stilo, ĝia profundeco, komplikeco de la karakteroj kaj intrigo ĝi ankaŭ estas bona ekzemplo de beletraĵo el la Viktorina epoko kaj tial sekurigis sian lokon en la erotika mondliteraturo.

Atenton: La teksto enhavas detalajn priskribojn de seksaj agoj inter personoj de pluraj seksaj kombinoj (viro-viro / virino-virino / viro-virino). Nur por plenkreskuloj.