Karl Schulze

Libroj aperintaj ĉe Mondial


Lotte en Weimar

Lotte en Weimar

de Thomas Mann
trad. Karl Schulze

ISBN 9781595690210
448 paĝoj. Romano.

La Nobel-premiita germana verkisto Thomas Mann skribis en "Lotte ein Weimar" sian plej personan kaj eble plej ambician romanon. Kun enkonduko de Ulrich Becker.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: La iama amatino de Goethe (Charlotte, nomita Lotte) venas al la urbo Weimar (44 jarojn post la amrilato) por revidi lin, kiu intertempe estas mondfama viro - fama i.a. pro la fakto ke li skribis sian unuan sukcesan romanon ("La Suferoj de la juna Werther") ĝuste pri la amrilato al Lotte... 

Sed "Lotte en Weimar" estas multe pli ol la revido inter Lotte kaj Goethe - ĝi estas subtila historia pentraĵo pri la tempoj de Goethe kaj Mann, pri la germana "animo", pri la rilato de famuloj al la popolo (kaj inverse), kaj - kiel ĉiam ĉe Thomas Mann - pri ĉiuj ajn homaj vantecoj. 

Komplika, bela, serioza, humura - grandioza romano. 

Thomas Mann skribis "Lotte en Weimar" dum sia ekzila tempo en Usono (en la dua duono de la 30-aj jaroj). 

Esperantigita de la tradukisto de "Faŭsto" (Goethe) kaj de la "Trigroŝa Romano" (Bertolt Brecht) - Karl Schulze.

Fausto de Goethe

"Faŭsto" (I kaj II, kompleta eldono)

de Johann Wolfgang von Goethe
trad. Karl Schulze

ISBN 9781595690081
568 paĝoj. Dramo.
Kun enkondukoj de Ulrich Becker kaj Sabine Fiedler.

Mondliteraturo en Esperanto: Unu el la plej gigantaj verkoj de la mondliteraturo - en elstara Esperanto - sur 568 paĝoj. En majstra traduko de Karl Schulze (tradukinto de "Nuda inter Lupoj" de Apitz, kaj de "Trigroŝa Romano" de Brecht, k.a.). Dua versio de la traduko, lingve korektita de Wera Blanke. Kun eseo de la tradukisto pri la "Aventuroj de la Faŭst-tradukado" kaj nova eseo de Sabine Fiedler pri la traduko de Karl Schulze.  

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Tiu ĉi libro, kies unua eldono vidis la lumon okaze de la 250-a datreveno de la naskiĝtago de Johann Wolfgang von Goethe, prezentas kompletan tradukaĵon (t.e. de la unua kaj dua partoj) de la famkonata verko al Esperanto. Aldone al la poezia teksto la publikaĵo enhavas valorajn suplementojn, kiuj faras ĝin precipe instrua. Inter tiuj mi volas substreki la ampleksan studaĵon de la tradukinto Karl Schulze el la jaro 1982. Mi mem havis la feliĉon aŭskulti prelegon de Schulze pri tiu temo dum Esperanto-renkontiĝo en Leipzig komence de la 80-aj jaroj. Mi rememoras ke lia parolado jam tiutempe (mi estis komencanto) ege impresis min. Unue, pro la belsonaj ekzemploj donitaj, kiuj ankaŭ esperantlingve iel 'aŭdiĝis faŭste'. Due, pro la seriozeco kun kiu Schulze okupiĝis pri la du lingvoj kiujn li devis trakti, pri la komunaj kaj diferencaj trajtoj de la germana kaj Esperanto. La tiama prelego ... estis praktika prezentado de la poeziaj kvalitoj de Esperanto. (Sabine Fiedler).